Hejmarmeno | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Urano |
Kunulo | Krono |
Hejmarmeno (greke: εἱμαρμένη) estas la enkorpiĝo de la neevitebla sorto aŭ destino en la malnovgreka filozofio kaj greka mitaro. La vorto estas ankaŭ nomo de la diino de la sorto/destino same kiel Ananke.
La nocio heimarmene aperis jam ĉe la ionaj naturfilozofoj kaj centre ĉe Heraklito kaj estis plu disvolvita de la pli malnova stoikismo. Kiel problemo estis ĉiam vidita la kontraŭeco inter la heimarmene, la providenco, kiel mondleĝo kaj neevitebla sorto unuflanke, kaj la interveno de diaĵo kaj de la vollibereco de la homo aliflanke.
La kontraŭeco inter providenco kaj dia interveno estis solvita per tio, ke oni neis la eblecon de dia interveno, kio fariĝis unu el la radikoj de la antikva ateismo.
La kontraŭeco inter providenco kaj homaj respondeco kaj vollibereco estis solvita ĉe Poseidonios per tio, ke li konsideris la heimarmene kiel apartenantan al la materia mondo (φύσις „physis“). La homa korpo kaj la sensoj ja subiĝas al la physis, sed ne la animo, per kio rezultas la celo liberigi la animojn el la efikoj de la korpa mondo kaj de la heimarmene.
Deirante de tiu vidmaniero, la heimarmene atingis plej grandan gravecon en la antikva astrologio, en la novplatonismo kaj en la hermetiko.
Literaturo
- Wilhelm Gundel: Beitraege zur Entwickelungsgeschichte der Begriffe Ananke und Heimarmene. Habilitationsschrift, Gießen 1914
- Martin P. Nilsson: Geschichte der griechischen Religion. 2. Bd. Beck, München 1950. S. 484f.