Hejma enkursigilo (aŭ hejma ret-alirilo) estas aparato, kiu konektas la telekomunikan infrastrukturon (datumoj, kontrolo, aŭtomatigo, ktp.) de hejma cifereca aparataro al interreto, kombinante la funkciojn de enkursigilo, nabo, modemo, fajroŝirmilo kaj distra aplika servilo kiel ekzemple aŭdio kaj video laŭpeta, Interreta telefono aŭ domotika teleregilo.
Hejmaj enkursigiloj havas modulajn arkitekturojn bazitajn sur normoj kiel ekzemple X10, EIB aŭ LonWorks[1], kaj normo estis establita, OSGi[2] (Open Services Gateway initiative) bazita sur arkitekturo Java kaj aplikaĵaj interfacoj en API (Aplikprograma interfaco), kiuj sendepende de la provizanto subtenus aplikojn disvolvitajn de diversaj fabrikantoj, do neniuj platformaj ŝanĝoj necesus por la evoluo de aplikoj.
Referencoj
- ↑ fiercecable.com Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ OSGi (Open Service Gateway Initiative)
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Passarel·la residencial en la kataluna Vikipedio.