Heinz-Christian Strache | |
---|---|
Heinz-Christian Strache, eksa aŭstra vickanceliero, en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1969 (54-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Philippa Strache |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • dentoteknikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hcstrache.at/ |
Heinz-Christian STRACHE [ŝtraĥe], naskiĝinta la 12-an de junio 1969 en Vieno, estas dentkuracada teknikisto kaj aŭstra politikisto kaj eksa estro de la dekstrapopolisma partio FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria).
Profesie li estas dent-teknikisto. La politikan agadon li komencis en la 1991-a jaro. Longan tempon li estis ĉefa konsilanta kunlaboranto de s-ro Jörg Haider kaj ĉefa sekretario de la partio FPÖ.
Post la skismo de la FPÖ per la fondiĝo de la nova partio BZÖ (Bündnis Zukunft Österreich - Alianciĝo por la estonteco de Aŭstrio) s-ro Strache iĝis estro de la FPÖ, dume lia eksa zorganto Haider ekestris la novan BZÖ. En la 18-an de decembro 2017 li fariĝis vickanceliero en la registaro de Sebastian Kurz.[1] ĝis demisio en majo 2019.