Heinsberg | |||||||
| |||||||
medium-sized district town • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio • komunumoparto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Kolonjo | ||||||
Distrikto | Distrikto Heinsberg | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02452 | ||||||
Poŝtkodo | 52525 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05370016 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Josef Offergeld | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Apfelstraße 60 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 43476 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 4′ N, 6° 6′ O (mapo)51.0630555555566.0963888888889Koordinatoj: 51° 4′ N, 6° 6′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 76 m | ||||||
Areo | 92,14 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.heinsberg.de | ||||||
Heinsberg estas urbo en la pleja okcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la samnoma distrikto Heinsberg kaj estas ties administra centro. La 1-an de februaro 2007 la urbo havis 41.686 loĝantojn.
Geografio
Heinsberg, la plej okcidenta distrikturbo de Germanio, situas 32 km sudokcidente de Mönchengladbach kaj 35 km norde de Aachen ĉe la sudokcidenta rando de la valo de rivero Rur. Tiu vale tie ĉi vastiĝas funelforme direkte al Nederlando. La rivero konsistigas la nordorientan urbolimon; trans la rivero situas urboj Hückelhoven kaj Wassenberg. Ĉe la Heinsberg-a urboparto Karken la rivero transfluas la landlimon al Nederlando. Krome la urbon trafluas rivero Wurm, kiu ĉe Kempen fluas en riveron Rur.
La plej alta punkto de Heinsberg situas sude de la urboparto Straeten ĉe la urbolimo al Geilenkirchen (85 m super marnivelo). La plej malalta punkto estas norde de Karken ĉe la limo al Nederlando (28 m).
Historio
Reglando Heinsberg estis teritorio en la Sankta Romia Imperio. Ĉefa loko estis la urbo Heinsberg.
Bildaro
- La distrikta muzeo en Heinsberg
- Urba panoramo ĉirkaŭ la jaro 1720, kodekso Welser
- La urbo en oleopentraĵo de la jaro 1851, centre la kirko Sankt Gangolf