Heinrich Rohrer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Heinrich Rohrer | |||||
Naskiĝo | 6-an de junio 1933 en Buchs SG | ||||
Morto | 16-an de majo 2013 (79-jaraĝa) en Wollerau | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rose-Marie Egger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Wolfgang Pauli vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heinrich ROHRER (Sankt-Galo, 6a de junio 1933 - Wollerau, 16a de majo 2013)[1] estis svisa fizikisto kaj ricevinto de la Nobel-premio pri fiziko en 1986.[2]
Lia doktoriga disertacio temis pri mezurado de la ŝanĝoj de longo en duonkonduktoroj en magneta kampo induktante superkonduktivecon, projekto iniciatita de Jörgen Lykke Olsen. Li ekesploris en Usono, en la Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo, pri superkonduktoroj kaj metaloj.
En 1963, li akceptis proponon de IBM por labori kun ili en Zuriko. Li ricevis la premio Nobel-premion pri fiziko en 1986 kun sia kolego en la entrepreno Gerd Binnig pro la invento de la tunel-efika mikroskopo, kiu ebligas la rigardon al unuopaj atomoj, atingante bildon tre preciza de la surfaco de materialo, kio ege progresigis la atingojn de la nanoteknologio.[3] Rohrer laboris en la Laboratorio de Esplorado de IBM en Zuriko.
La invento de la tunel-efika mikroskopo en la jaro 1981 havigis senprecedencan rigardon al atomoj kaj unuopaj ligoj, kaj tio estis uzita sukcese por manipuli unuopajn atomojn jam en la jaro 1989. La disvolvigantoj de tiu mikroskopo nome Gerd Binnig kaj Heinrich Rohrer de la IBM Zurika Esplorlaboratorio ricevis pro tio la Nobel-premion pri Fiziko en 1986.[4][5]
Referencoj
- ↑ «Heinrich Rohrer, Nobel de physique, est décédé». 19an de majo 2013. Konsultita la 15an de Aŭgusto 2021.
- ↑ «The Nobel Prize in Physics 1986». Nobel Prize.org. Konsultita la 30an de julio 2012.
- ↑ «Gerd Binnig (1947-Present)». National High Magnetic Field Laboratory. Arkivita el la originalo la 11an de Oktobro 2014. Konsultita la 15an de Aŭgusto 2021.
- ↑ Binnig, G.; Rohrer, H. (1986). «Scanning tunneling microscopy». IBM Journal of Research and Development 30: 4.
- ↑ «Press Release: the 1986 Nobel Prize in Physics». Nobelprize.org. 15a de Oktobro 1986. Konsultita la 12an de Majo 2011.
|