Heinrich Füger | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Fuger, Heinrich Friedrich |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1751 en Hajlbrono |
Morto | 5-an de novembro 1818 (66-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio • Aŭstra imperio • Aŭstrio |
Alma mater | Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto |
Okupo | |
Okupo | pentristo • miniaturist |
Verkoj | Josefsplatz |
Heinrich Friedrich FÜGER (8a de decembro 1751, en Heilbronn – 5a de novembro 1818, en Vieno) estis germana klasikisma pentristo de portretoj kaj historia pentrarto.
Biografio
Füger estis lernanto de Nicolas Guibal en Stuttgart kaj de Adam Friedrich Oeser en Leipzig. Poste li veturis kaj pasigis kelkan tempon en Romo kaj Napolo, kie li pentris freskojn en la Palaco de Kaserto. Reveninta al Vieno li estis nomumita pentristo de la kortego, profesoro kaj vicdirektoro de la Akademio de Belartoj de Vieno, kaj en 1806 direktoro de la Galerio Belvedere.
Inter liaj historiaj pentraĵoj estas jenaj: La adiaŭo de Koriolano (Galerio Czernin, Vieno), Alegorio de Paco de Vieno (1801), La morto de Germaniko (1789), La murdo de Cezaro, kaj Batŝeba (Budapesta Galerio). Inter liaj portretoj estas tiuj de la imperiestro Jozefo la 2-a, de la Granda Dukino Elisabeth von Württemberg, de la reĝino Karolina de Napolo,[1] kaj de Horatio Nelson, kiu sidis por pozo por li en Vieno en 1800 (National Portrait Gallery, Londono).[2] Li pentris laŭ la klasika stilo de Louis David[1] kaj de Anton Raphael Mengs kaj sentis sin klina al teatreco.
Füger estis ankaŭ pentrinstruisto; inter liaj disĉiploj estis Gustav Philipp Zwinger kaj Franciszek Ksawery Lampi.[3]
Elektitaj pentraĵoj
- Ekzekuto de vestalo, detalo
- Portreto de Princo Nikolaj Ĝusupov, detalo
- Prometeo portas la fajron al la homaro
- Apoteozo de Arkiduko Karlo de Aŭstrio-Teŝino
- Portreto de Marie Thérèse de Francio
Notoj
- 1 2 Gilman, D. C.; Peck, H. T.; Colby, F. M., eld. (1906). "Füger, Heinrich". New International Encyclopedia (1a eld.). New York: Dodd, Mead.
- ↑ Horatio Nelson. National Portrait Gallery.
- ↑ Franciszek Ksawery Lampi. Alirita 29a de oktobro 2012.