Heinrich Albert Jahn
Persona informo
Naskonomo Heinrich Albert Jahn
Naskiĝo 9-an de oktobro 1811 (1811-10-09)
en Twann
Morto 23-an de aŭgusto 1900 (1900-08-23) (88-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo historiisto Antikvaĵisto bibliotekisto arkeologo

Heinrich Albert JAHN (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1811 en Twann, mortinta samloke la 23-an de aŭgusto 1900) estis svisa historiisto kaj esploristo pri la antikveco.

Vivo

Jahn estis inter 1840 kaj 1847 malsupera bibliotekisto de la Municipa biblioteko berna deĵorante ekde 1869 en la kancelierejo de la ministerio pri internaj aferoj.

Li verkis: »Der Kanton Bern« (Bern/Zürich 1850); »Chronik des Kantons Bern« (Bern/Zürich 1857); »Etruskische Altertümer in der Schweiz« (»Mitteilungen der Antiquarischen Gesellschaft in Zürich«, 7/1853); »Die Grabhügel bei Allenlüsten« (samloke vol. 17/1870, kun Fellenberg); »Die keltischen Altertümer der Schweiz« (Bern 1860); »Die Pfahlbaualtertümer von Moosseedorf« (kun Uhlmann, Bern 1857); »Emmenthaler Altertümer und Sagen« (Bern 1865); »Bonaparte, Talleyrand et Stapfer« (Bern 1869); »Die Geschichte der Burgundionen« (Halle 1874).

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 149 (tie ĉi interrete)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.