Hegymagas [hedjmagaŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas: monto-alta.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 8265
- Telefonprefikso: 87
Geografio
Hegymagas situas en baseno sub iama vulkano de Szent György (=Sankta Georgo) 415 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Balatono troviĝas 5, Tapolca 6, Keszthely 22, Veszprém (urbo) 54, Budapeŝto 161]] km Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. La ĉirkaŭaĵo apartenas al Nacia parko. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony.
Historio
La unua mencio devenis ĉirkaŭ el 1095 en formo Vgmogos. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo kaj fremdultrafiko.
En Hegymagas migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo de 1755
- kapelo nomata Lengyel (=Pola) ĉe monto Szent György
- premejo nomata Tarányi (tarAnji) de 1786
- bazaltokolonoj de la monto
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.