Hegyesd [hedjeŝd] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. Hegyes signifas: pinta.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.917/17.5187
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 8296
- Telefonprefikso: 87
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tapolca troviĝas 9, Badacsony 15, Ajka 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1282. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis sur la eksvulkanon, kiun la turkoj okupis en 1561. Post unu jaro la aŭstroj-hungaroj reokupis ĝin kaj tuj malkonstruis. Germanoj refondis la detruitan kaj senhoman vilaĝon. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. En Hegyesd migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- ruinoj de iama fortikaĵo sur montopinto 281 m-ojn alta
- ŝtonoponto
- akvorezervujo
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.