Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hegemono.
Hegemono
Natura satelito  de Jupitero (XXXIX)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XXXIX [1],
Aliaj nomoj S/2003 J 8
Nomita laŭ Hegemone vd
Malkovro
Malkovrinto Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo
Dato de malkovro 8-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 702 531 km[2]
Discentreco 0,4077
Klinangulo 152,506° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 745,50 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 3 km (averaĝe)
Maso
- Denso
3,7 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,8[2]

Hegemono estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.

Malkovro

Ĝin malkovris la teamo de Scott S. Sheppard, observinte fotojn de la 8-a de februaro al la 5-a de marto 2003. Ili anoncis ĝian malkovron[3] la 6-an de marto. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 8

Nomo

La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Hegemono, (greke; Ηγεμόνη: Hegemone)[5]. Egemono estis unu el la praaj Gracioj de la helena mitologio.

Orbito

Hegemono estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.