Hazaribag | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 825301 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 59′ N, 85° 21′ O (mapo)23.9885.35Koordinatoj: 23° 59′ N, 85° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 610 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hazaribagh [+] | |||
Hazaribag, hindie हज़ारीबाग़ estas urbego en nordorienta Barato, en norda parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Hazaribag, kie ĝi estas ties sidejo.
Etimologio
La loknomo estas derivita de du persaj vortoj: Hazar (هزار) kun la signifo "unu mil" kaj bagh (باغ) kun la signifo "ĝardeno". Tial la signifo de la urbego estas "urbo de mil ĝardenoj".
Demografio
En 2011 Hazaribag havis 142 489 (kun la aglomeraĵo 153 599) da loĝantoj kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la landa averaĝo 74%.
Geografio
Hazaribag situas sur altebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 670 m super la marnivelo. Bokaro troviĝas 56 (voje 116), Phusro 68, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 70 (voje 99), Gaja (Barato) 96 (voje 130), Giridih 97, Dhanbad 109 (voje 128), Aŭrangabad (Biharo) 132, Singrauli 276, Kolkato 345 (voje 434), tutlanda ĉefurbo Delhio 962, Mumbajo 1413 kilometrojn (aere) .
Historio
La areo de Hazaribag estis densa arbaro pli frue kaj daŭre estas ĉirkaŭita de arbaroj. La komunumo estis establita en 1790. La municipa korporacio formiĝis en 2015.
Ekonomio
Hazaribag havas la duan plej altan karborezervon en Ĝarkando, plejparte sendifekta.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj en Hazaribag estas la hindia kaj urdua lingvoj, krome oni parolas en en:khortha language.
Eduko
En Hazaribag funkcias 28 bazlernejoj, 41 mezlernejoj, multaj altlernejoj, 2 universitatoj.
Religio
La hinduismo estas la primara religio en Hazaribag, poste sekvas la islamanoj. Hazaribag estas sidejo de katolika diocezo.
Trafiko
Hazaribag havas trairan fervojan linion. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ranĉio.
Klimato
En Hazaribag jare pluvas meze po 1400 mm. Precipe dum la musono pluvas inter junio-septembro, sed pluvas ankaŭ en la ceteraj monatoj. La temperaturo varias inter 17-29 °C.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans