Hazardo estas imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj).

Oni ankaŭ povas difini hazardon, kiel la renkontigo de du nedependaj kaŭzaj serioj.

  • Ekzemplo: pluvegas ekstere, kaj iom post iom, ia tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas kaŭza serio.
  • Post la pluvo, mi deziras promeni, tio estas ankaŭ kaŭza serio, sed alia.
  • Sed, se tiuj du serioj renkontiĝas, mi prenos tegolon sur la kapo, kaj estos hazardo.

Do, la hazardo ekestas, kiam kaŭzaj serioj renkontiĝas en la tempo KAJ en la spaco.

Ĝis la ekesto de la kvantuma fiziko scienco kredis je ne-ekzisto de vera hazardo. La kvantuma fiziko asertas, ke sur mikroskopa nivelo (pri la sorto de partikloj) ekzistas hazarda konduto, kiu efikas al la makroskala mondo. La fizikisto Albert Einstein, fondinto de la teorio de relativeco, ne akceptis la ekziston de hazardo; kvankam li ne sukcesis prezenti konvinkajn argumentoj kontraŭ ĝi, li stimulis la tiurilatan esploradon.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.