Hazarda aŭ senintenca esperantaĵo estas identigita kiam esperantisto neplanite renkontas elmontritan skribitan signon, varnomon aŭ markon en la neesperanta, do nacia lingva, publika spaco, kaj tiu nomo ankaŭ havas sencon en esperanto, verŝajne neintence de la skribinto kaj la montranto. Kutime la esperantaĵo temas pri unuvorta okazaĵo, kiu povas representas sin en ajna gramatika kazo.
Eble ĉar komerco kaj merkatiko ĝenerale emas uzi pli facile legeblajn nomojn al iliaj varoj, por pli bone identigi kaj vendi ilin, tial la nomo hazarde estas trafita kun senco en esperanto. La fakto ke multe de la esperantlingvaj radikoj jam devenas de internacia vortprovizo, kaj ke la prefiksoj kaj sufiksoj estas pleparte mallongaj kaj trafantaj al la orelo, tial la laŭvorta lingva kolizio, iom kiel ĉe falsaj amikoj, okazas sufiĉe ofte. Inter internaciaj varmarkoj kun signifo en Esperanto mencieblas sportaj varoj Beko kaj Leki, japanaj dolĉaĵoj Peko, sveda kafo Fika, aŭtomodeloj Baleno, Terrano, Montero, ktp., kaj cent aliaj.
La naturo de esperanta vortfarado havi sinsekvajn kunmetaĵojn de konsonanto kaj vokalo ankaŭ donas trafan valoron al la vortprovizo de komercaj nomoj, kiuj intence estas trafaj kaj facile prononceblaj.
Kontraste kelkajn fojojn, negocistoj trafas por siaj varoj intence serĉitajn kaj trovitajn esperantlingvajn vortojn, eĉ se ili mem estas nek esperantistoj nek esperantoparolantoj. Foje eĉ la internacia vorto "esperanto" mem estas uzata kun la intenco aludi al internacieco, interkulturo, toleremo ktp.
En esperanto kulturo oni emas celebri tiujn okazaĵojn, eble kiel sekreta varbado al la lingvo, aŭ simple kiel ridetigaĵoj.
Eksteraj ligiloj
- Senintencaj esperantaĵoj Arkivigite je 2021-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Hazardaj esperantaĵoj