Havajaj Insuloj | ||
---|---|---|
insularo • kultura regiono [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 4 205 m [+] | |
Koordinatoj | 20° 45′ 0″ N, 156° 9′ 0″ U (mapo)20.75-156.15Koordinatoj: 20° 45′ 0″ N, 156° 9′ 0″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Mauna Kea [+] | |
Areo | 16 636 km² (1 663 600 ha) [+] | |
Horzono | havaja horzono de Nordameriko (UTC-10) [+] | |
Havajaj Insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: Islands of Hawaii [+] | ||
La Havajaj Insuloj (en havaja Mokupuni o Hawai‘i) estas arkipelago de ok ĉefaj insuloj, kelkaj atoloj, nombraj pli malgrandaj insuletoj, kaj submaraj montoj en Norda Pacifika Oceano. Ĉirkaŭ 95% el ĉiuj animaloj en tiuj insuloj estas endemioj. Etende ĉirkaŭ 1,500 mejlojn (2,400 kilometrojn) el la insulo Havajo sude al plej norda atolo Kure. Iam estis konataj kiel "Sandwich Islands" (sandviĉaj insuloj), per nomo elektita de James Cook honore de la tiam Unua Lordo de Admiraleco nome John Montagu, 4a barono de Sandwich; sed nune la arkipelago ricevas sian nomon el la plej granda insulo de la grupo. La usona ŝtato Havajo okupas la arkipelagon preskaŭ entute, kun la nura escepto de Midvejinsulo, kiu anstataŭe estas nealigita teritorio ene de Usonaj Malgrandaj Insuloj.
La Havajaj Insuloj estas la eksponitaj pintoj de granda submara montaro konata kiel Havaja-Imperiestra Submara Montaro, formita de vulkana aktiveco super varma makulo en la termantelo. La insuloj estas je ĉirkaŭ 1,860 mejloj (3,000 km) el la plej proksima kontinento.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Hawaii : Image of the Day. nasa.gov. Alirita 4a de Junio 2015.
- ↑ Macdonald, Abbott, kaj Peterson, 1984
21° 08′ 04″ N 157° 00′ 35″ U / 21.13444 °N, 157.00972 °U (mapo)