La Domo ĉe la Ŝtona Angulo (germane: Haus zur Steinecke) estas unu el la multnombraj monumentprotektataj domoj en la urbocentro de Erfurto, Kreuzgasse 4.
Historio
Ĝi estas unu el la plej malnovaj domoj en la urbo (1200). Ĝia funkcio ofte ŝanĝiĝis: universitata malsanulejo, publika banejo, loĝdomo. Hodiaŭ la unua parto gastigas atelierojn de la monumentprotektistoj, dume en la alia alo troviĝas restoracio kun belega bierĝardeno kaj belvido al la Ponto de la brokantistoj.
Modernaj reliefoj pri la urbohistorio
Sur muro apud la domo troviĝas kvin reliefoj el bronzo kun episodoj el la historio de la urbo, faritaj de Anke Besser-Güth en la 1973-a jaro. Tiu skulptistino ricevis du jarojn poste la Kulturpremion de la urbo Erfurto. La kvin tabuloj montras:
- mezepoka ekfloro de Erfurto kiel komerccentro, ankaŭ danke al la komercado de izatido
- Reformacio, humanismo, novaj teknikoj de libropresado
- industriigo kaj revolucio de 1848
- laborista movado en Erfurto, Erfurta Partikongreso, Oktobra Revolucio
- socialisma estanteco
Kvankam la serio estas tre influita per la tiutempa politiko, ĉiuj reliefoj montras interesajn detalojn. Sur la lasta tabulo ekz. videblas la kosmonaŭto Gagarin, kiu vizitis Erfurton, aŭ la renasko de Erfurto kiel florurbo danke al la malfermo de la Erfurta Ĝardenekspozicio en 1961.
Ĉirkaŭaĵo pitoreska
Traversinte la duonon de ponteto en la direkto de la urbocentro oni vidas dekstre digeton (germane: Dämmchen), insuleton inter du branĉoj de la rivero Gera sur kiu konserviĝis ankaŭ lavloko. De tie kondukas alia ponteto al Hütergasse. En tiu strateto (nr. 13) troviĝas la belega framskeleta domo Zu den Kleinen Füchsen und Roten Hirschen. La tuta areo memoras la gravan rolon de mueloj en la urbo.
Transirinte la unuan ponteton oni vidas maldekstre la mezepokan mikveon, dekstre Kolegieton por malriĉaj studentoj (latine: Bursa pauperum, germane: Armenburse), Kreuzsand nr. 9-10. Ĝin fondis la kapitula kanoniko Nikolaus von Gleiwitz por la studentoj de sia diocezo Vroclavo.
Literaturo
- Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
- Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
- Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
- Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
- Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri la domo sur la retpaĝaro de porturisma agentejo.
- Informoj pri la digeto sur la retpaĝaro de porturisma agentejo. Arkivigite je 2014-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Hejmpaĝo de la restoracio kun multaj informoj, ankaŭ historiaj, kaj bildoj. Arkivigite je 2013-09-10 per la retarkivo Wayback Machine