Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hatio. |
Hatio | |
Natura satelito de Saturno (XLIII) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno XLIII |
Nomita laŭ | Hati Hróðvitnisson vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt - Jan Kleyna - Brian G. Marsden[1] |
Dato de malkovro | 12-a de decembro 2004 (unua observo) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 303 288 km[2] |
Discentreco | 0,2913 |
Klinangulo | 163° (rilate al la ekliptiko) 172° (rilate al la saturna ekvatoro) |
Periodo | 1080,10 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 24,4 |
Hatio estas neregula satelito de Saturno. Ĝi havas retrogradan orbiton, kaj estas ano de la norda grupo.
Malkovro
Ĝi estas unu el la lunoj malkovritaj de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna. Post observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 11-a de marto 2005, ili anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 14.
Nomo
Ĝi ricevis en 2007 la nomon Hatio[3], laŭ la giganta mitologia lupo Hati. En la nord-ĝermana mitologio Sköll kaj Hati estas du lupoj kiuj postkuras Lunon kaj Sunon, kaj voros ilin dum Ragnarök.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Hatio, el "Cassini-misio ekvinoksa" Arkivigite je 2010-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- france La saturnaj satelitoj de 2004, el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.