La malsupra mapo erare prezentas lokon de la proksima Sadabad!
Hathras | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 204101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 22′ N, 78° 2′ O (mapo)27.3678.03Koordinatoj: 27° 22′ N, 78° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 178 m [+] | ||
Areo | 6,76 km² ( 676 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hathras, hindie हाथरस, urdue ہاتھرس estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Aligarh, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
![](../I/Banke_Bhawan_Residance_of_Kaka_Hathrasi.jpg.webp)
Demografio
En 2011 loĝantoj de Hathras havis 161 289 kun legopovo 78%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
Hathras situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 178 m. super la marnivelo. Agra troviĝas 31 (aŭ 54), Mathurā 34 (aŭ 41), Firozabad 47, kantona sidejo Aligarh 50 (aŭ 36, fervoje 38), Etah 62, Ŝikohabad 65, Kasganĝ 72, tutlanda ĉefurbo Delhio 155, Kanpur 244, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 296, Mumbajo 1082, Kolkata 1173 kilometrojn (aere) . (La fonto prezentas lokon de la proksima Sadabad, tial la datenoj estas dubaj, povas okazi 5-10 km diferencoj!)
![](../I/Hathras_temple.jpg.webp)
Historio
Neniu dokumento restis pri fondo de Hathras, nur restis arkeologiaj restaĵoj. Dum la historio pluraj dinastioj regis en tiu loko, fine la britoj inter 1813-1947. La distrikto estis kreita en 1997.
Ekonomio
Hathras estis signifa ekonomia loko dum la brita periodo pro elstara kotonprilaborado. La ĉefaj komercaĵoj estis sukeroj kaj grenoj. Hathras nun estas rimarkinda pro fabrikado de vestoj, kemiaĵoj, tapiŝoj.
Religioj
En Hathras la plej ofta religio estas la hinduismo (77%) kaj islamo (21%), iomete ĝajnismo (1%) kaj aliaj.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
Eduko
En Hathras la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj kaj akademio.
Trafiko
En Hathras 4 stacidomoj funkcias. Rektaj fervojaj kaj vojaj kontaktoj estas kun Mathurā, Kasganĝ, Aligarh kaj Agra. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Agra.
Klimato
Hathras situas en subtropika klimato influita de musono. La temperaturo averaĝe varias inter 8-45 °C. Pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.
![](../I/Hathras-home.jpg.webp)
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- ruina fortikaĵo
- muzeo
Fontoj
- WikiTrans