Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hartmanice (apartigilo) |
Hartmanice | |||
germane Hartmanitz | |||
urbo | |||
Preĝejo de sankta Katarina en placo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hartmanice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Klatovy | ||
Administra municipo | Sušice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava cismontaro | ||
Situo | Hartmanice | ||
- alteco | 712 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 10′ 10″ N 13° 27′ 16″ O / 49.16944 °N, 13.45444 °O (mapo) | ||
Areo | 62,2 km² (6 220 ha) | ||
Loĝantaro | 929 (2023) | ||
Denseco | 14,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1219 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 341 42 ĝis 342 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0322 | ||
NUTS 5 | CZ0322 556181 | ||
Katastraj teritorioj | 22 | ||
Partoj de urbo | 23 | ||
Bazaj setlejunuoj | 26 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hartmanice | |||
Retpaĝo: www.muhartmanice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Hartmanice (germane Hartmanitz) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy. Vivas ĉi tie 929 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hlavňovice, Srní, Kašperské Hory, Petrovice u Sušice, Rejštejn, Sušice, Prášily, Dlouhá Ves kaj Čachrov.
Historio
La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1219.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 312 |
1880 | 4 778 |
1890 | 4 686 |
1900 | 4 036 |
1910 | 3 884 |
1921 | 3 766 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 761 |
1950 | 1 427 |
1961 | 1 496 |
1970 | 1 336 |
1980 | 1 199 |
1991 | 1 234 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 161 |
2011 | 1 037 |
2014 | 1 057 |
2016 | 1 039 |
2017 | 1 026 |
2018 | 1 000 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 974 |
2020 | 959 |
2021 | 916 |
2022 | 929 |
2023 | 929 |
Partoj de municipo
- Dobrá Voda – 888 m, domaro situanta 2,5 km sude super Hartmanice. Antaŭe pilgrima loko, pli poste administra centrejo de la samnomata armea spaco, hodiaŭ signifa turista celo. La preĝejo de sankta Gunter el la jaro 1706, fonto de freca akvo, Muzeo de Dr. Šimon Adler. Super la domaro monto Březník (1 007 m) kun kapeleto konstruita en la jaro 1992 sur la devena, detruita kapelo. La devena nomo de la domaro estis ankaŭ Březník, alinomita ĝi estis laŭ fonto de akvo.
- Dolejší Krušec – 630 m, vilaĝo 2 km oriente de Hartmanice proksime de fluo de rivero Otava. La devena domaro estiĝis apud malnova sala pado, ĝi estis centrejo de bieno. La nealirebla baroka kastelo kun konservita sunhorloĝo. Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960, ĝis tiu tempo memstara municipo.
- Dolejší Těšov – 730 m, vilaĝo 3 km nordokcidente de Hartmanice, la plej homa domaro de la municipo. La simpla baroka kastelo forbrulis en la jaro 1956, sed post la incendio ĝi estis renovigita. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato Těšov u Sušice.
- Hartmanice
- Hořejší Krušec – 678 m, vilaĝo 1 km norde de Hartmanice. La unua mencio el la jaro 1336. Empira kasteleto el komenco de la 19-a jarcento. Al Hartmanice alligita en la jaro 1950, antaŭe konsisto de municipo Hořejší Těšov.
- Hořejší Těšov – 750 m, vilaĝo 3 km nordokcidente de Hartmanice. Ĝisla jaro 1960 konsisto de municipo Těšov u Sušice.
- Chlum – 596 m, vilaĝo 2,5 km norde de Hartmanicr apud ŝoseo Hartmanice – Petrovice u Sušice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
- Javoří – 780 m, fora vilaĝo 6 km nordokcidente de Hartmanice sub monteto Vosík. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
- Keply – 930 m, fora domaro ofice renovigita nur en la jaro 1992, 10 km okcidente de Hartmanic. La domaron kreas 2 panelaj loĝdomoj, el kiuj en unu estas pensiono.
- Kochánov – 850 m, disa fora domaro 11 km okcidente de Hartmanice apud vojo Keply – Petrovice u Sušice. En la supra parto de la domaro mortintaj tabuloj. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
- Kříženec – 720 m, solejo 3 km sude de Hartmanice, sen daŭraj loĝantoj. Ĝis la jaro 1960 parto de Štěpanice.
- Kundratice – 680 m, la dua plej homa domaro de Hartmanice, 1 km sude de la municipo. La empira kastelo. Ĝis la jaro 1960 parto d emunicipo Štěpanice.
- Loučová – 666 m, vilaĝo kaj korto 3 km norde de Hartmanice, unue menciata en la jaro 1389. En la 19-a jarcento ĉi tie kunvenadis lokaj kaj pragaj patriotoj. Estadis ĉi tie birfarejo kun karakteriza konstruaĵo kaj volbitaj keloj. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Jiřičná.
- Malý Radkov – 740 m, solejo 4,5 km sudoriente de Hartmanice apud la pado ĝis Rejštejn kaj Kašperské Hory. Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960.
- Mochov – 870 m, vilaĝo 6 km nordokcidente de Hartmanice. Situadis ĉi tie unu el la plej malnovaj šumavaj vitrofarejoj. Objektoj de popola šumava arkitekturo, en la pejzaĝo spuroj post minado de oro. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
- Palvinov – 646 m, vilaĝo 3,5 km oriente de Hartmanice. Kasteleto el la 18-a jarcento Konsisto de Hartmanice ekde la jaro 1960.
- Prostřední Krušec – 650 m, vilaĝo 2,5 km norde de Hartmanice 0,7 km super Dolejší Krušec. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Dolejší Krušec.
- Světlá – 580 m, vilaĝo 3,5 km norde de Hartmanice apud ŝoseo Hartmanice – Petrovice u Sušice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Jiřičná.
- Štěpanice – 687 m, vilaĝo 2 km sudoriente de Hartmanice apud vojo ĝis Rejštejn. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato. Hodiaŭ preskaŭ sen loĝantoj.
- Trpěšice – 650 m, vilaĝo 1 km oriente de Hartmanice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Dolejší Krušec.
- Vatětice – 637 m, vilaĝo 3,5 oriente de Hartmanice. En la vilaĝo situadis burgejo menciata en la jaro 1644, sed jam en la jaro 1656 dezerta. Pli poste renovigita kaj alikonstruita en kastelon, kiu estis post la milito detruita. Ĝis la jaro 1960 sidejo de loka nacia komitato.
- Vlastějov – 686 m, vilaĝo 5 km nordokcidente de Hartmanice. Ĝis la jaro 1960 parto de municipo Těšov u Sušice.
- Zálužice – 709 m, solejo 2,5 km sudoriente de Hartmanice. Konsisto de la municipo ekde la jaro 1960.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj en la unuopaj domaroj de Hartmanice
Jaro | 1869 | 1900 | 1930 | 1950 | 1970 | 1991 | 2001 | 2014 | Domoj (2001) |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dobrá Voda | 175 | 160 | 138 | 35 | 15 | 7 | |||
Dolejší Krušec | 167 | 184 | 149 | 62 | 30 | 12 | 16 | 12 | |
Dolejší Těšov | 153 | 168 | 175 | 91 | 111 | 93 | 81 | 29 | |
Hartmanice | 597 | 892 | 696 | 354 | 496 | 751 | 714 | 111 | |
Hořejší Krušec | 62 | 72 | 64 | 48 | 81 | 46 | 35 | 18 | |
Hořejší Těšov | 380 | 339 | 306 | 45 | 30 | 6 | 8 | 17 | |
Chlum | 204 | 201 | 222 | 128 | 99 | 68 | 54 | 24 | |
Javoří | 66 | 53 | 37 | 29 | 28 | 20 | 20 | 6 | |
Keply | 58 | 34 | 10 | 32 | 2 | ||||
Kochánov | 571 | 506 | 489 | 60 | 1 | 1 | 2 | 5 | |
Kříženec | 41 | 27 | 27 | 12 | 15 | 0 | 0 | 3 | |
Kundratice | 328 | 316 | 344 | 130 | 138 | 78 | 73 | 37 | |
Loučová | 182 | 148 | 131 | 66 | 55 | 14 | 8 | 17 | |
Malý Radkov | 25 | 32 | 18 | 0 | 7 | 3 | 6 | 2 | |
Mochov | 94 | 96 | 88 | 16 | 0 | 1 | 2 | 3 | |
Palvinov | 103 | 101 | 93 | 25 | 17 | 16 | 7 | ||
Prostřední Krušec | 152 | 159 | 144 | 33 | 39 | 23 | 18 | 17 | |
Světlá | 91 | 79 | 78 | 43 | 40 | 18 | 15 | 14 | |
Štěpanice | 166 | 189 | 111 | 137 | 28 | 14 | 4 | 11 | |
Trpěšice | 34 | 32 | 33 | 17 | 7 | 2 | 2 | 2 | |
Vatětice | 140 | 91 | 82 | 66 | 17 | 14 | 5 | 7 | |
Vlastějov | 108 | 97 | 86 | 55 | 64 | 50 | 33 | 18 | |
Zálužice | 61 | 60 | 48 | 25 | 3 | 2 | 4 | ||
urbo Hartmanice | 3 958 | 4 036 | 3 569 | 1 427 | 1 336 | 1 234 | 1 161 | 1 057 | 373 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Katarina
- Montara sinagogo
- Šumava konstruaĵo n-ro 37
- Preĝejo de sankta Gunter en Dobrá Voda
- Kasteleto Dolejší Krušec
- Kasteleto Hořejší Krušec
- Kastelo Dolejší Těšov
- Kastelo Kundratice
- Mortintaj tabuloj Kochánov – super domaro 2 mortintaj tabuloj, unu el la lastaj ĝis hodiaŭ konservitaj.
- Mochov – konservitaj objektoj de popola šumava arkitekturo
Pluaj fotoj
- Spaco de aŭtobusa haltejo kun fontano. En fono monteto Hamižná
- Placo en Hartmanice
- Montara sinagogo en Hartmanice
- Domo de "volaria" tipo n-ro 37 en la placo en Hartmanice
- Rara vitra altaro en preĝejo de sankta Gunter en domaro Dobrá Voda
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.