Hartinkov | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hartinkov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Jevíčko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Rivero | Maratovský potok | ||
Situo | Hartinkov | ||
- alteco | 511 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 50″ N 16° 49′ 12″ O / 49.68056 °N, 16.82000 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,14 km² (514 ha) Hartinkov | ||
Loĝantaro | 58 (2023) | ||
Denseco | 11,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1258 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572284 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hartinkov | |||
Retpaĝo: www.hartinkov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Municipo Hartinkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, sub vertoj de Drahanská vrchovina en Natura parko Bohdalov-Hartinkov, 9 km nordoriente de urbo Jevíčko. En ĉirkaŭaĵo nordoriente leviĝas monteto Sušice (549 m s.m.) kaj okcidente monteto Ousov (587 m s.m.). Vivas ĉi tie 58 loĝantoj (2023).
Historio
Ĝis la 13-a jarcento estis areo de la vilaĝo kovrita per faga praarbaro. En la dua duono de 13-a jarcento estis vastaj forstoj ĉi tie koloniigitaj. Aktivis ĉi tie lokigisto Hartung, kies nomo konserviĝis en germana nomo de la vilaĝo "Hartungsdorf" kaj ankaŭ en malnova ĉeĥa nomo "Hartunkov". La germana nomo estas unue skribe menciita en la jaro 1291 en aprobo de urbaj rajtoj de Jevíčko sub kies jurisdikcio Hartinkov apartenis.
Posedantoj de la vilaĝo ŝanĝiĝis, ĝis en tridekaj jaroj de la 17-a jarcento aĉetis ĝin havulo de najbara kastelo Biskupice Jaroslav Drahanovský. El estinta fortikaĵeto en Hartinkov li aranĝis superularan korton en kiu lokaj kamparanoj faris servutajn laborojn. En la 17-a jarcento estis en Moravio kaj ankaŭ en Hartinkov tre vastigita paŝta bredado de ŝafoj por lano.
En la 18-a jarcento disvolviĝis en Hartinkov metiista produktado kaj en la 19-a jarcento ankaŭ lignofaligado kaj lignokarbigado, ĉefe por nova ferfandejo en Vranová Lhota. Sed fine de la jarcento tie la ferproduktado ree malkreskis pro situo de la ferfandejo fore de forvojo, kiu al konkurencaj fandejoj alveturigadis pli hejtvaloran kaj malmultekostan nigran karbon. Nombro de la loĝantoj en Hartinkov poste malkreskis. La unua ondo de amasa foriro de la loĝantaro estis dum ekonomia krizo en tridekaj jaroj kaj la dua ondo ekestis post la Dua Mondmilito, kiam multaj homoj foriris al proksimaj pli riĉaj vilaĝoj, kie akiris bienojn aŭ domojn post ellandigo de germana loĝantaro. Ankaŭ poste ĉefe junaj homoj foriradis en urbojn al nove konstruata industrio. La forlasitajn domojn ekposedadis homoj el urboj, plej multe el Brno kaj Prostějov, por semajnfina ripozado. Tiuj kun daŭra loĝantaro bone kunvivas.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 426 |
1880 | 414 |
1890 | 385 |
1900 | 350 |
1910 | 325 |
1921 | 299 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 287 |
1950 | 131 |
1961 | 146 |
1970 | 140 |
1980 | 101 |
1991 | 78 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 68 |
2014 | 53 |
2016 | 57 |
2017 | 50 |
2018 | 52 |
2019 | 55 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 52 |
2021 | 54 |
2022 | 54 |
2023 | 58 |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Moravská Třebová kaj Jevíčko ĉeĥe
- Monumento al la viktimoj de la 1-a mondmilito