Harry Hopkins | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Harry Hopkins | |||||
Naskonomo | Harry Lloyd Hopkins | ||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1890 en Siu-Urbo | ||||
Morto | 29-an de januaro 1946 (55-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Hazelwood Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Kennedy-Warren Apartment Building vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Grinnell College vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | David Aldona "Al" Hopkins vd | ||||
Patrino | Anna Mary Hopkins vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • verkisto de nefikcio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Harry Lloyd HOPKINS (17-a de aŭgusto 1890 - 29-a de januaro 1946) estis usona juristo, demokrata politikisto, unu direktisto de New Deal, elpensinto de la tutlandaj publiklaboraj programoj en la 1930-aj jaroj. Dum la dua mondmilito, li estis plej proksima kaj konfida konsilanto de Franklin D. Roosevelt (1941-1945), loĝanta eĉ en la Blanka Domo.
Vivo
Li komence laboris kiel sociala laboristo, post kolapso de la borso en 1929, oni nomumis lin en 1931 afergvidanto (poste prezidanto) de krizotrakta ofico de Novjorkio. Tiun instituton fondis Roosevelt kiel guberniestro kaj kiam li iĝis prezidento en 1933, li kunportis Hopkins al Vaŝingtono.
Hopkins atingis ĝis 1938, ke oni disdonu pli ol 8,5 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi al la 15 milionoj da senlaboruloj. Tiutempe li estis gvidanto de diversaj ŝtataj helpoficoj.
Hopkis estis ministro pri eksteraj aferoj (1938-1940), respondeculo de la Lend-Lease en 1941. Konata pro simpatio al Sovetunio kaj Stalin, kio sendube esence influis politikon de la prezidanto de Usono kontraŭ Sovetunio.
En 1990 estinta oficiro de KGB, Oleg Gordievskij, en sia libro asertis, ke Hopkins estis soveta agento. Laŭ publikigitaj en 1996 dokumentoj de la arkivo de Mitroĥin rezultas, ke Hopkins transdonis al soveta ambasadoro informon, ke unu el agentoj de KGB en Usono estas subaŭskultata de CIA.
Bibliografio
- Robert Sherwood: Roosevelt and Hopkins (1948)