Harri Laine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1943 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Harri LAINE estas finna esperantisto. Li estis junulara delegito kaj ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio, prezidanto de Esperanto-klubo de Helsinki, sekretario, estrarano kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, prezidanto de Fondumo Esperanto, redaktoro de Esperanta Finnlando kaj revizianto kaj redaktoro de Monato.[1] Ĝis 2018 li estis estrarano de Fondumo Esperanto. En la jaroj 2013-2022 li estis membro de la Akademio de Esperanto[2]. Li loĝas en Espoo, suda Finnlando.
En 2008 li formulis subleĝon ("korolario de Harri") por la leĝo de Tonjo.
Referencoj
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.
- ↑ https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_37_2022.html
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Harri Laine ĉe Ipernity
- Retejo de Harri Laine ĉe pp.fi Arkivigite je 2013-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Dokumentoj pri la historio de Esperanto en Finnlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.