Harpo estas kordinstrumento kiu havas siajn kordojn perpendiklaj al la resonanca tabulo. Ĉiu harpo havas kolon, resonancilon kaj kordojn. Iuj harpoj ankaŭ havas kadran kolonon; harpo sen ĉi tiu kolono estas konata kiel malferma harpo. Kordoj de harpo estas ofte faritaj el nilono (iufoje fortigita kun kupro), besta intesto, aŭ drato.
Kromataj harpoj havas krucitajn kordojn, aŭ 7-plus-5 kordojn kiel ĉe la piana klavaro - aŭ 6-plus-6 kordojn.
La plej malnova skribaĵo pri harpo devenas de 4000 a.K. el antikva Egiptio.
Simbolo
Irlando
Harpo estas la nacia simbolo de Irlando.
Urbo
Religio
En kristanismo, harpo estas la simbolo de paradizo. Prezentatas anĝeloj ludante harpon.
Vidu ankaŭ
- Alan Stivell
- Banduro
- Dorette Spohr
- Harpaj tagoj Ostrava
- Ventoharpo
- Irlandaj eŭro-moneroj, ĉiuj kun la tradicia gaela harpo de la blazono de Irlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.