Hanumangarh
urbo
Administrado
Poŝtkodo 335512
Demografio
Loĝantaro 129 654  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo)29.58333333333374.316666666667Koordinatoj: 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hanumangarh (Raĝastano)
Hanumangarh (Raĝastano)
DEC
Hanumangarh
Hanumangarh
Situo de Hanumangarh
Hanumangarh (Barato)
Hanumangarh (Barato)
DEC
Hanumangarh
Hanumangarh
Situo de Hanumangarh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hanumangarh [+]

Hanumangarh, laŭ (hindie हनुमानगढ़) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historia nomo estis Bhatner.

Fortikaĵo de Hanumangarh (Bhatner)

Demografio

Hanumangarh havis populacion de 175885 en 2021 kun legopovo de 78%, kiu estas pli alta, ol la nacia averaĝo. En fino de la 1990-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).

Geografio

Hanumangarh ekzistas kiel du apartaj urbopartoj ĉirkaŭitaj de grandaj ŝanĝantaj sablodunoj. Ili situas 177 metrojn super la marnivelo en Dezerto Tar, ili estas dispartigitaj per rivero kune kun sekurecaj zonoj ambaŭborde. Sri Ganganagar troviĝas 54, Abohar 60, Sirsa 72, Batinda 91, Hisar 148, Ĉuru (Raĝastano) 161, Bikaner 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 304, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 333, Mumbajo 1193, Kolkato 1607 kilometrojn (aere) .

Historia konstruaĵo

Historio

Hanumangarh estis fondita fare de reĝo de Ĝajsalmer en 255 post Kristo. Tamen en la regiono arkeologoj trovis restaĵojn el la plej malnovaj tempoj. Diversaj dinastioj regis ĉi tie. La distrikto estis fondita en 1994.

Ekonomio

Hanumangarh estas agrikultura urbo helpe de irigacio. Oni produktas mustardojn, tritikojn, ricinojn kaj en:taramira oil-jn.

Klimato

En Hanumangarh pluvas jere nur po 241 mm, plejparte dum la musonsezono inter julio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo estas averaĝe 25 °C.

Lingvoj

En Hanumangarh oni parolas hindie, panĝabe, bagre kaj angle.

Religioj

En Hanumangarh vivas hinduoj (82%) kun sikistoj (10%) kaj islamanoj (7%), iomete ankaŭ aliaj.

Eduko

En Hanumangarh la plej altgrada eduko okazas en altlernejoj.

Trafiko

Stacidomo de Hanumangarh
Altlernejo en Hanumangarh

Hanumangarh estas trafika nodo, al kiu kuras kvar fervojaj linioj kaj ses vojoj. Loka flughaveno ne ekzistas.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.