Hansen estas familia nomo kutima en la dana, norvega kaj sveda lingvoj. La etimologia signifo estas "filo de Hans" (Hans estas ĝermana mallongigo de la persona nomo Johano), kaj la familiaj nomoj Hansson en la sveda respektive Hanson en la angla lingvo havas ekzakte la saman etimologian signifon.
Interalie povas temi pri
- Ejnar Hansen, 1907-1992, dana esperantisto
- Friðrik Hansen, 1891-1952, islanda poeto, el kies verkaĵoj pluraj en traduko de Baldur Ragnarsson aperis ankaŭ en Esperanto
- Gerhard Armauer Hansen, 1841-1912, norvega mikrobiologo
- Poul Stensgaard Hansen, 1918-1994, dana esperantisto
- Anton Hansen Tammsaare, 1978-1940, estona verkisto
- Peter Andreas Hansen, 1795-1876, dana-germana astronomo
- Rasmus Malling-Hansen, 1835-1890, dana inventisto, ministro kaj direktoro de la dana Reĝa Instituto por Surduloj
- Wilhelm Hansen, 1868-1936, dana volapukisto
- Hans Emil Hansen, 1867-1956, kiu ekde 1902 nomis sin Emil Nolde, germana-dana pentristo
Atentu ke la malsano Lepro ofte kromnomatas "malsano de Hansen".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.