Hans von Werthern
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1626 (1626-11-15)
en Beichlingen
Morto 25-an de oktobro 1693 (1693-10-25) (66-jaraĝa)
en Kölleda

Hans Friedrich von WERTHERN (naskiĝinta la 15-an de novembro 1626 en Beichlingen, mortinta la 25-an de oktobro 1693 en Kölleda) estis heredĉambra pordisto de la Sankta Romia Imperio kaj inspektisto de la gimnazio de Pforta.

epitafo de la samnoma filo (1657–1702) en la Kirko Sankta Viperto Kölleda

Vivo

Originante el la turingia pradinastio de la Werthern-oj (linio Beichlingen/Frohndorf) li filis al la princelektista politikisto Georg von Werthern. Post fino de trejniĝo oficista li nomumitis fare de Johano Georgo la 2-a estro de ĉambro. Por la princo-elektisto li devis kontroli la prestiĝan gimnazion de Pforta (hodiaŭ urbokvartalo de Naumburg).

En 1659 li ekmembris (numero 706) sub la societa kromnomo Der Zertrennende ĉe Fruktodona Societo[1]; ĉi-laŭe honoritis jam ties du fratoj Dietrich von Werthern en 1645 kaj Friedrich von Werthern en 1658.

Literaturo

  • Petrus Albinus: Historia Von dem Uralten Geschlechte derer Hoch- und Wohl-Gebohrnen Des Heiligen Römischen Reichs Graffen und Herren Von Werthern […]. Eldonis Jacob Fritsche, Leipzig 1705, p. 86 ss.

Notoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-24. Alirita 2022-12-17.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.