Hans Thoma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1839 en Bernau im Schwarzwald |
Morto | 7-an de novembro 1924 (85-jaraĝa) en Karlsruhe |
Tombo | Hauptfriedhof Karlsruhe |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Grandduklando Badeno • Vajmara Respubliko |
Familio | |
Patrino | Rosa Thoma |
Frat(in)o | Agathe Thoma |
Edz(in)o | Cella Thoma |
Okupo | |
Okupo | pentristo • universitata instruisto • gravuristo • grafikartisto |
Verkoj | Mother and Child in a Garden Hercules delivering Hesione Siesta |
Hans THOMA (2a de oktobro 1839 - 7a de novembro 1924) estis germana pentristo.
Biografio
Thoma naskiĝis en Bernau im Schwarzwald en la Nigra Arbaro, Germanio. Li ekkarieris kiel pentristo de horloĝoj, kaj en Karlsruhe en 1859 li ricevis instruadon de Johann Wilhelm Schirmer kaj Des Coudres. Poste li studis kaj laboris, iel malsukcese, en Düsseldorf, Parizo, Italio, Munkeno kaj Frankfurto ĉe Majno, ĝis lia reputacio plifirmiĝis kiel rezulto de ekspozicio de trideko da liaj pentraĵoj en Munkeno.
Spite instruadon el nombraj majstroj, lia pentrarto ne montris grandan similon kun la oftaj modernaj tendencoj; ĉefe pro lia simpla vivostilo kiun li sekvis en sia naskoloko kaj lia simpatio al la unuaj germanaj majstroj, kiel ekzemple partikulare Albrecht Altdorfer kaj Lucas Cranach la Maljuna.
Multaj liaj verkoj temas speciale pri aferoj de kristanismo kaj multaj el ili aktuale formas parton de privataj kolektoj en Britio.
Galerio
- Still life with a hare, pheasants and a lobster
- Diana under the tree
- Kunstschriftsteller Conrad Fiedler
- Hans Thoma - Summer
- Die Berge von Carrara
- Die Gralsburg
- Landscape
- Versuchung auf dem Berge
- December
- June