Hans Lechner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1913 en Graz |
Morto | 10-an de junio 1994 (80-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | University of Natural Resources and Life Sciences, Vienna |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo • agronomo |
Hans LECHNER (naskiĝinta la 16-an de julio 1913 en Graz, mortinta la 10-an de junio 1994 en Salcburgo) estis aŭstra juristo, agronomo kaj politikisto. Inter 1961 kaj 1977 li estis enpopole ŝatata ministroprezidanto de Salcburgio por la kristandemokratia partio ÖVP.
Vivo
Sekve li ne trovis adekvatan postenon laborante kiel helpanto ĉe la Unio de stiriaj bovbredistoj. Kiel laktejisto li venis en 1938 Vienon al la Regna Laktaĵekonomia Asocio. En julio 1938 li petis vane membrecon ĉe NSDAP.[1] En 1939 li fariĝis estro de la ĉeflaktejo de Salcburgo. En majo li nuptis en Bergheim Friederiko Scio (1921-2002), filino de salcburga komercisto, kiu naskis sep filinojn. Iam tiam oni akuzis lin pri sabotado kaj estis arestita. Post liberiĝo li ne plu rajtis estri lakteje kaj aĉetis en 1942 je Fridolfing farman bienon; avantaĝis ĉi-koncerne ke lia edzino estis frekventinta la Agrikulturan lernejon Winklhof en Oberalm. En 1943 Lechner devis eksoldati ĉe Wehrmacht.
Post reveno elmilita li estis dungita fare de la salcburgia registaro por helpi la senpartian landan konsiliston Herbert Groß en kies taskaro estis la postmilite ege komplika nutraĵprovizado por la enloĝantaro de Salcburgio. En 1946 Lechner estis komisiita pri estrado de la federacilanda nutrado-oficejo. Jam en 1949 li ĉefis ĉe la sekcio pri trafiko kaj eksterlanda komerco; tiam iĝis ministropezidanto lia kunstudinto Josef Klaus kiu vokis lin estraranen kun komisio pri gravaj ekonomiaj kaj financpolitikaj taskoj. En 1959 Lechner iĝis ministro pri financoj kaj loĝado.
En 1961 li iĝis ties posteulo ministroprezidantece.[2]
Lechner estis ano partiinternaj reformemuloj dum la 1960-aj jaroj. Post 1970 li ege jesis klaran potencproporcion laŭpartian kaj kreon de koalicioj kun anoj de diversaj partioj. Krome Lechner apogis la kulturan vivon jen Salcburge jen Salcburgie kaj aparte la konservatorion Internationale Stiftung Mozarteum. En 1962 li eĉ atingis refondon de la Salcburga universitato.[3] En 1977 li iĝis fondoprezidanto de la esplorado-kooperativo Österreichische Forschungsgemeinschaft (ÖFG).
Honoroj
- 1966: honora senatoro de la Salcburga universitato
- 1969: bavaria meritordeno Bayerischer Verdienstorden
- stiria honora ringo Ehrenring des Landes Steiermark
- salcburgia meritsigno Großkreuz des Ehrenzeichens des Landes Salzburg
- 2000: alinomo de la skisaltejoj Sabitzerschanzen en Ramingstein je Hans-Lechner-Schanze
Eksteraj ligiloj
- sonbendigoj
- "Zeitzeugen im Gedenken an Landeshauptmann DDr. Hans Lechner". Ĉe: Salzburg. Geschichte & Politik, 1998
- biografio ĉe SalzburgWiki
Notoj
- ↑ "Nach NS-belasteten Personen benannte Straßen in der Stadt Salzburg". Paĝoj 376–391
- ↑ Hans Katschthaler: "Landeshauptmann Hans Lechner: Ein Mann der Größe, Tiefe und Breite. Gedenkrede zu dessen Todestag am 10. Juni 1994." Ĉe: Salzburg. Geschichte & Politik. Mitteilungen der Dr.-Hans-Lechner-Forschungsgesellschaft. Kajero 1/2, Salzburg 2009, p. 29ss.
- ↑ Adolf Haslinger, Peter Mittermayr (eld.): Salzburger Kulturlexikon. Residenz Verlag, Salzburg / Wien / Frankfurt am Main 2001, ISBN 3-7017-1129-1.