Hans Driesch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hans Adolf Eduard Driesch | |||||
Naskonomo | Hans Adolf Eduard Driesch | ||||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1867 en Bad Kreuznach | ||||
Morto | 16-an de aprilo 1941 (73-jaraĝa) en Leipzig | ||||
Tombo | Neuer Johannisfriedhof, Leipzig vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Gelehrtenschule des Johanneums vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • zoologo • filozofo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | biologio • embriologio vd | ||||
Aktiva en | Heidelberg • Kolonjo • Leipzig vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ernst Haeckel vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Adolf Eduard DRIESCH (28a de oktobro 1867 - 16a de aprilo 1941) estis germana filozofo kaj biologo. Li estis la ĉefa filozofo de la nov-vitalismo en Germanio.
Biografio
En 1909 Driesch translokiĝis al la Universitato de Hajdelbergo por okupi la ĉefprofesorecon de Naturfilozofio. En 1933, je la alveno de naziismo, Driesch estis devigita emeritiĝi post malakcepto retiri sian apogon al du membroj de la fakultato: nome la pacisto Emil Julius Gumbel kaj la filozofo Theodor Lessing.
Driesch famas en la historio de la embriologio pro siaj kvalitaj eksperimentoj ĉe embrioj de ekinoj. Driesch apartigis la blastomerojn de zigotoj de ekinoj, el kio li akiris kompletajn embriojn. El la 1890-aj jaroj Driesch ege ekinteresiĝis por filozofio. En 1892 li verkis sian unuan dizertacion pri la teoria signifo de la rezultoj de siaj eksperimentoj. Finfine, Driesch abandonis la embriologion, iĝante profesoro de filozofio kaj unu de la plej famaj defendantoj de vitalismo.
Verkoj
- Die Biologie als selbstständige Wissenschaft (1893)
- Die Lokalisation morphogenetischer Vorgänge Ein Beweis vitalistischen Geschehens (1899)
- Analytische Theorie der organischen Entwicklung (1894)
- Der Vitalismus als Geschichte und als Lehre (1905)
- Der Begriff der organischen Form (1919)
- Philosophie des Organischen (4a eld. 1928)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Biografio kaj bibliografio en Cifereca Laboratorio de Max-Planck-Institut für Wissenschaftsgeschichte
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Adolf Eduard Driesch en la hispana Vikipedio.