Hannu Karpo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1942 (82-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Vihti |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Ressu Upper Secondary School |
Familio | |
Edz(in)o | Raita Karpo |
Infano | Sampo Karpo |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Verkoj | Karpolla on asiaa |
Hannu Karpo (naskiĝinta 5-an de marto 1942 en Helsinko, do nun 82-jara) ĝis la pensiiĝo estis finna televida redaktoro. Li laboris en Yle kaj poste en MTV3. Antaŭe li faris speciale programojn pri trafiko, en 1983–2007 vere popularan programon Karpolla on asiaa ("Karpo havas punkton", "Karpo prave diris"), kie li kaj poste ankaŭ lia filo Sampo Karpo prezentis finnajn homajn sortojn kaj rakontis pri aktualaj sociaj temoj. Karpo ĝis la pensiiĝo posedis produktoentreprenon Pallosalama. Li laboris 27 jarojn en Yle kaj 25 jarojn en MTV3.
Pri referencoj finnlingvaj rigardu la koncernan tekston en la finna vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.