Hana Hegerová | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Carmen Farkašová |
Alie nomata | Hana Čelková |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1931 en Bratislavo |
Morto | 23-an de marto 2021 (89-jaraĝa) en Na Homolce Hospital |
Ĝenroj | ŝansono |
Profesio | kantistino, aktorino |
Aktivaj jaroj | 1953 – 2011[1] |
Retejo | Hana Hegerová |
Hana Hegerová, propranome Carmen Farkašová-Čelková (20-an de oktobro 1931 Bratislavo, Ĉeĥoslovakio - 23-an de marto 2021) estis signifa ĉeĥoslovaka kantistino kaj aktorino, nekronita reĝino de ĉeĥoslovaka ŝansono. Eksterlandaj kritikistoj nomas ŝin Granda damo de ŝansono, Piaf el Prago aŭ ankaŭ Ŝansonistino kun slava animo. Ŝi realiĝis precipe kiel kantistino de ŝansonoj, kiu havas en landoj de la eksa Ĉeĥoslovakio neniun kompareblan konkurencon. Vastan publikon kaj fakan kritikon ŝi interesigis precipe pro kapablo drame interpreti la tekston. Grandan agnoskon ŝi kolektis eĉ en eksterlando, ĉefe en germane parolantaj landoj.
Biografio
En la jaroj 1937-1942 ŝi vizitis baletan lernejon en Nacia Teatro en Bratislavo. Abiturientiĝinte en gimnazio en Komárno ŝi volis ekviziti altlernejon ekonomian. Kiam ŝi ne povis, ŝi laboris en komarnaj maŝinfabrikoj kaj prelegis en tiea metilerneja lernejo.
Kiam ŝi finvizitis fakan teatran kurson ĉe ŝtata konservatorio en la jaroj 1951-1953 ŝi fariĝis en 1953 membro de Teatro de Petr Jilemnický en Žilina. Tiutempe ŝi havis jam infanon.
En la jaro 1954 ŝi rolis titolan rolon en filmo Frona sub artista pseŭdonomo Hana Čelková. En 1957 ŝi agadis en bratislava Tatra Revuo, kie ŝi unuafoje prezentiĝis kiel kantistino. Ekde la jaro 1961 ŝi prezentiĝis en praga teatro Rokoko. En 1953 ĝis 1966 ŝi prezentiĝis en teatro Semafor, kie ŝi rolis en Dobře placená procházka (Bone pagita promeno) kaj en filmo Kdyby tisíc klarinetů (Se mil klarnetoj).
Ŝi atingis grandajn internaciajn sukcesojn per sia interpretado de originaj kaj fremdaj ŝansonoj. Ŝi partoprenis tutan vicon de sukcesaj prezentiĝoj hejme kaj en eksterlando. En 1967 ŝi prezentiĝis kun france kantataj kantoj en Olympia de Parizo kaj en Monda ekspozicio en Montrealo. Oni komencis eldoni al ŝi gramofonajn diskojn en FRG, ŝi prezentiĝis en televidaj programoj de GDR. En 1970-aj jaroj ŝi lokiĝis regule en la unua deko de enketo Ora najtingalo.
En la jaro 2002 ŝi ricevis de prezidento Václav Havel medalon Por meritoj.
Diskaro
- 1966, 2006 Šansony
- 1967 Ich – Hana Hegerová
- 1969 Hana Hegerová
- 1971 Recital
- 1972 So geht es auf der Welt
- 1974, 2006 Recital 2
- 1974 Fast ein Liebeslied
- 1975 Wir für euch
- 1977 Lásko prokletá
- 1984 Ohlédnutí
- 1987 Potměšilý host
- 1987 Chansons / Wenn die Schatten
- 1991 Paběrky
- 1991 Live
- 1996 Zlatá kolekce
- 1996 Rozdíl
- 1997 Rýmování o životě
- 1998 Bratislava live
- 2005 Můj dík (H. H. kantas kantojn de Pavel Kopta)
- 2006 Všechno nejlepší
- 2008 singlo Kde domov můj (Supercrooo, Orion (rap) & Hana Hegerová) (libere alŝutebla el interreto)
- 2009 Paběrky a pamlsky
Ŝi kantas ankaŭ unu kanton en albumo de Jan Burian Dívčí válka (2006).
Filmaro
- 1954 Frona
- 1957 Tam na konečné
- 1960 Policejní hodina
- 1960 Přežil jsem svou smrt
- 1962 Neděle ve všední den
- 1962 Zhasněte lampióny
- 1963 Konkurs (Reĝisoro: Miloš Forman)
- 1963 Naděje
- 1964 Kdyby tisíc klarinetů
- 1966 Dobře placená procházka (televida filmo)
- 1967 Ta naše písnička česká
- 1974 Třicet případů majora Zemana
- 1988 Lovec senzací
- 1989 „Fabrik der Offiziere“
- 1991 Poslední motýl
- 2006 Kde lampy bloudí
- 2008 Česká RAPublika