Hamminkeln | |||||||
| |||||||
medium-sized district town • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||||
Distrikto | Distrikto Wesel | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0 28 52, 02 81, 0 28 50, 0 28 56, 0 28 57, 0 28 65, 0 28 71, 0 28 72, 0 28 73 | ||||||
Poŝtkodo | 46499 | ||||||
Aŭtomobila kodo | WES | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05170012 | ||||||
Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Holger Schlierf | ||||||
Partio de komunumestro | Nepartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Postfach 12 61 46493 Hamminkeln | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 27248 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 44′ N, 6° 35′ O (mapo)51.7319444444446.5908333333333Koordinatoj: 51° 44′ N, 6° 35′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 21 m | ||||||
Areo | 164,44 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.hamminkeln.de/ | ||||||
Hamminkeln estas komunumo en Germanio kaj situas ĉe la malsupra Rejno nordokcidente de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas mezgranda urbo. Ĝi apartenas al la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo kaj membras en la translima german-nederlanda komunumligo Euregio Rhein-Waal. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 27 248 loĝantojn.
Geografio
Geografia situo
La urbo Hamminkeln situas inter Bocholt en la nordo (ca. 15 km) kaj Wesel en la sudo (ca. 10 km). La Issel trafluas, venante el Raesfeld, la urboteritorion ĝis al la urbolimo de Wesel, kie ĝi, pasinte ekde tie nordokcidenten, forlasas la urboteritorion direkten al Isselburg. La Rejno troviĝas ekde la urboparto Hamminkeln ĉirkaŭ 12 kilometrojn okcidente. Ekde Hamminkeln ĝis la nederlanda landlimo estas nur ĉirkaŭ 16 kilometrojn. Plimalpli du trionoj de la urboteritorio situas en la Naturparko Hohe Mark. Je la urbolimo al Wesel situas la naturprotektujo Großes Veen. Hamminkeln laŭaree estas la plej granda komunumo en la distrikto Wesel. Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
Urba subdividiĝo
La urbo Hamminkeln subdividiĝas en sep partkomunumojn, el kiuj Hamminkeln (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Ringenberg (ĉ. 1.900 loxantoj) formas la geografian centron de la urboteritorio, granda je 164,44 km². La partkomunumo Dingden (ĉ. 6.800 loĝantoj) estas la dua setlocentro en la urbostrukturo. La aliaj partkomunumoj estas Brünen (ĉ. 4.000 loĝantoj) kun Marienthal (ĉ. 350 loĝantoj), Loikum (ĉ. 740 loĝantoj), Mehrhoog (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Wertherbruch (ĉ. 1.100 loĝantoj).
Najbaraj komunumoj
Esperanto en la proksimeco
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele.
- Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2, stratangulo Klöcknerstraße.