Langenhorn kvartalo de Hamburgo |
||
---|---|---|
Hamburgo-Langenhorn (germane Hamburg-Langenhorn) estas kvartalo en la norda distrikto de la urbo Hamburgo, Germanio. Ĝi havas areon de 13,8 km² kaj dum la jaro 2006 havis 46.742 loĝantojn. La kvartalo en la norda parto limas al la urbo Norderstedt de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Konataj kvartalanoj
- Helmut Schmidt, prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Germanio, ministro (1969 ĝis 1974) kaj kanceliero de FR Germanio (1974 ĝis 1982), tie pasigis siajn lastajn vivjarojn
Loka esperantisto
Alvaro Cortes estas denaska kolombiano, kiu esperantiĝis en la jaro 2004. Li kontribuas al la Hamburga Esperanto-Societo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.