Hamburga Bach-Premio | ||
muzika honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Johann Sebastian Bach | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1950 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Bach-Preis der Freien und Hansestadt Hamburg (Hamburga Bach-Premio estas internacia muzikpremio, kiun la urbo Hamburgo disdonas ekde 1951 (ekde 1975 ĉiujn kvar jarojn). Ĝin fondis senato kaj konsilantaro de la libera kaj hansa urbo Hamburgo en 1950 okaze de la 200-a mortodatreveno de Johann Sebastian Bach. Ĝi honoras komponistojn, „kies verkoj sub la alta pretendo, kiun metas la nomdonanto de la premio, meritas la distingon“. Ĝi estas dotita per 10.000 Eŭroj. Samtempe la sendependa juĝantaro disdonas subvenciojn de entute 5.000 Eŭroj al junaj komponistoj.
Ĉefaj premiitoj
- 1951 Paul Hindemith
- 1954 Philipp Jarnach
- 1957 Boris Blacher
- 1960 Wolfgang Fortner
- 1963 Johann Nepomuk David
- 1966 Ernst Krenek
- 1972 Helmut Lachenmann
- 1975 György Ligeti
- 1979 Olivier Messiaen
- 1983 Hans Werner Henze
- 1987 Aribert Reimann
- 1992 Alfred Schnittke
- 1995 Karlheinz Stockhausen
- 1999 Wolfgang Rihm
- 2003 Adriana Hölszky
- 2007 Sofia Gubaidulina
- 2011 Tan Dun
- 2015 Pierre Boulez
- 2019 Chin Un-suk
Eksteraj ligiloj
- Bach-Preis der Freien und Hansestadt Hamburg sur retpaĝo kulturpreise.de
- Disdonado de la Bach-Premio en 2003 Arkivigite je 2009-10-16 per la retarkivo Wayback Machine (kun listo de premiitoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.