Reta hamako
Hamako sur la fregato Grand Turk
Hamakoj por la ŝipanaro de greka krozoŝipo Georgios Averof
Hamakoj sur la nederlanda ramŝipo de Buffel (la Bubalo)
Du nederlandaj mararmeanoj en hamakoj sur de Buffel (la Bubalo)

Hamako, aŭ pendlito, estas ŝnura retotolaĵo, kiun oni pendigas horizontale per ĝiaj du ekstremaĵoj inter du objektoj, plejparte inter du arboj, kiu servas por kuŝi aŭ balanci sin. Hamako povas esti por unu aŭ du personoj. Nuntempe hamakoj ekzistas ĉie en la mondo, ili servas kiel kuŝejo, ne nur eksterdome.

Laŭ Francisko Azorín hamako estas Ŝnura reto aŭ tolaĵo pendigebla de siaj du ekstremoj por formi kuŝejon.[1] Li indikas etimologion el karika lingvo (eble erare por kariba) hamak (arbo, kies kortiko fadeniĝas).[2]

Etimologio

La vorto devenas de la indiĝenoj de Haitio, kiuj nomis siajn dormoretojn hamáka.

Historio

Hamakojn konis jam la sudamerikaj indianoj, kiuj teksis ĝin el diversaj materialoj. Laŭ ornamoj kaj uzitaj materialoj oni ekkonis, al kiu tribo dormanto apartenis. La hamako ebligis protekton kontraŭ multaj insektoj kaj aliaj bestoj dum la nokto.

Maristoj konis ĝin de indiĝenoj kaj adoptis ĝin en 16-a jarcento. Ĝis hodiaŭ sur batalŝipoj ofte dormis en hamakoj pendigitaj sub la plafono kiuj dum la tago estis forprenitaj, lasante liberan lokon. La hamakoj iom moderigis la movojn de la ŝipo. En Francio oni forprenis ilin de batalŝipoj nur en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. En Brazilo, komercaj ŝipoj kiuj naviĝas sur riveroj de Amazonio ankoraŭ uzas hamakojn.

En Brazilo estas tre ofte uzi hamakon anstataŭ litojn. Ĝis 1980-aj jaroj en Maranhão popularaj hoteloj oferas nur hamakojn al gastoj.

En Nederlando marameanoj dormis ĝis la 1970-aj jaroj sur la Buffel en hamakoj.

Hamako-tipoj

Kutime ekzistas tri tipoj de hamakoj: tolaj hamakoj, retaj hamakoj kaj hamakoj kun disstariga bastono. Tolaj hamakoj troveblas ĉefe en Nordameriko kaj Sudameriko. La reta hamako devenas el Meksiko, sed oni produktas ĝin ankaŭ en Azio. Tolaj hamakoj kun disstariga bastono troviĝas ĉefe en Nordameriko.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 87.
  2. Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.