Haltero estas sportilo, kiu konsistas ĝenerale el stango kaj du ĉefine almuntitaj pezaĵoj en formo de kuglo aŭ plato. Oni uzas malpezajn halterojn en la gimnastiko, kondicia trejnado, dum pezajn halterojn en fortosporto kaj en korpokonstruado.
Halteroj estas ankaŭ klabformaj ekvilibraj organoj de dipteroj kiuj anstataŭas la postajn flugilojn.
Tipoj (kiel sportilo)
- unumana
- kurthaltero
- globhaltero
- dumana
- halterego aŭ longhaltero
- kurl-haltero (kurbigita stango konvene al preno)
- triceps-haltero
Oni ankaŭ povas diferencigi inter halteroj kun ŝanĝeblaj kaj fiksaj pezoj.
La halteraj platoj pezas de 0,5 ĝis 50 kg, dum la haltera stango havas la diametron de 30/31 mm.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.