Halofito estas planto kiu nature vegetas kie ĝi estas influata de saleco en la radikozono aŭ en sala aero, kiel ĉe salaj duondezertoj, mangrovoj, marĉoj kaj marbordoj. Ekzemplo de halofito estas la greso Spartina alterniflora de la atlantikaj marbordoj de Ameriko. Relative malmulte da plantoj estas halofitoj – eble nur 2% de ĉiuj plantospecioj. La plejmulto de la plantospecioj estas sufiĉe facile difektita de saleco[1].

maldekstra
maldekstra

Referencoj

  1. Glenn, E. P., Brown, J. J., kaj Blumwald, E. (1999). "Salt Tolerance and Crop Potential of Halophytes", Critical Review in Plant Sciences, Vol. 18, No. 2, pp. 227-255. DOI: 10.1080/07352689991309207

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.