Halmeu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Halmi (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Ugocsa | ||
Situo | 47° 59′ N, 23° 0′ O (mapo)47.98027777777822.996388888889Koordinatoj: 47° 59′ N, 23° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 126 m | ||
Poŝtkodo | 447145 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 4.819 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 3.507 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 137773 | ||
Halmeu [halmeŭ] (hungare: Halmi) estas komunumo en Rumanio orient-nordoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi Băbești, Dobolț, Halmeu Vii kaj Mesteacăn.
Ĝis la 2005-03-24 apartenis al ĝi ankaŭ Porumbești kaj Cidreag.
Loĝantaro
En 1910 Halmi havis 3 455 loĝantojn (hungaroj); en 1992 4 272 (rumanoj, 40 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas el 1217. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Halmi apartenis al Hungario, al Ugocsa, al la Distrikto de Halmi, kies distriktejo ĝi estis. Halmeu estas voja (DN1C) kaj fervoja (Satu Mare – Korolevo) limotransirejo al Ukrainio.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Renomaj personoj
- Ákos Buttykay (22-a de julio 1871 – Debrecen, 26-a de oktobro 1935): komponisto.
- Gabriella Darvasné Taub (n. 17-a de majo 1930): koreografino, baletmajstrino, dancpedagogino.
- Károly Gergely (8-a de januaro 1837 – Nagybánya, 17-a de aŭgusto 1889): tradukisto, pedagogo, reformita pastro.
- István Görbe (n. 19-a de aprilo 1935): publicisto, folkloristo, tradukisto.
- István Juhász (n. 6-a de majo 1946): verkisto, dramaturgo.
- Pál Kótay (21-a de septembro 1910 – Târgu Mureș, 25-a de decembro 1986): kuracisto, medicinhistoriisto, universitata profesoro.
- András Makó pentristo
- Vince Mészáros, d-ro. (11-a de novembro 1913 – ?): teknikhistoriisto, muzeologo.
- Alice Petróczy (26-a de februaro 1900 – Zuriko, 26-a de januaro 1951): aktorino.
- István Szentpáli, urbestro de Miskolc
- Janka Szentpály, Szabó Józsefné (?, 1831 – Budapest, 5-a de majo 1908): verkistino.
- Aladár Tamás (10-a de marto 1899 – Budapest, 17-a de oktobro 1992): poeto, verkisto, redaktoro.
- János Taub (14-a de majo 1927 – 4-a de februaro 2010: reĝisoro, aktorpedagogo.
- István Vígh (n. 13-a de aŭgusto 1936): pentristo, skulptisto.
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
|