Halle | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urba komunumo de Germanio • Luterurbo • urbego • Hansa urbo • independent city of Saxony-Anhalt • universitata urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Germanio | ||||
Saksio-Anhalto | Federacia lando | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 06108–06132 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 242 083 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 793 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 29′ N, 11° 58′ O (mapo)51.48277777777811.969722222222Koordinatoj: 51° 29′ N, 11° 58′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 87 m [+] | ||||
Areo | 135,03 km² (13 503 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Halle (Saale) [+] | |||||
Halle ĉe Saale [HAle] - laŭ statuto la oficiala nomo estas Halle (Saale) - estas urbo en meza Germanio, situanta borde de la riveroj Saale kaj Blanka Elster. Ĝi estas la plej granda urbo de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj unu el la tri administraj centroj de ĝi. Halle havas la statuson de eksterdistrikta urbo, kaj plene ĉirkaŭiĝas de la Distrikto Saale. Najbaraj pli grandaj urboj estas Lepsiko ĉirkaŭ 30 km sudoriente, Magdeburgo, ĉirkaŭ 90 km norde, Dresdeno, ĉirkaŭ 130 km oriente kaj Berlino, ĉirkaŭ 148 km nordoriente.
Halle famas kiel "kultura ĉefurbo" de Saksio-Anhalto pro sia riĉa kultura vivo. Halle estas la sidejo de la universitato Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, kies parto en Wittenberg estas unu el la plej unuaj universitatoj en Eŭropo. Ankaŭ la fama scienca asocio Leopoldina kaj du aliaj altlernejoj hejmas en la urbo. Halle estas grava kruciĝo de fervojoj (ekde 1838).
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
En la GDR-tempo Halle estis forte influata de la ĉirkaŭanta kemia industrio. Ekde 1989 la malpurigado de la naturo per kemiaĵoj el la industrio ege reduktiĝis. La industrio nun orientiĝas al novaj teknologioj - ekzemple en Heide Süd (urboparto de Halle, "erikejo suda") kaj sur Weinberg (urboparto "vitejo") en novaj industriaj parkoj. Ankaŭ firmaoj pri novaj mediaĵoj kreskis. En Halle troviĝas la plej malnova ĉokoladfarejo Halloren (antaŭe David kaj filoj). En 2004 ĝi festas sian 200-jariĝon. Aliaj grandaj firmaoj de nutraĵindustrio en Halle estas Kathi (bakaĵoj - pretaj kaj duonpretaj) kaj Krüger (kafo, koncentraĵoj por fari trinkaĵojn).
En la jaro 1890 Halle havis pli ol 100.000 loĝantojn, pro tio ĝi fariĝis grandurbo. Okcidente de la rivero Saale estis konstruata nova loĝurbo Halle-Neustadt (Halle-Novurbo), kiu havis eĉ proprajn administrajn instituciojn. Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj oni ankaŭ unuigis ambaŭ urbojn. Tiam vivis 316.000 homoj en Halle. Dum la lastaj jaroj multaj homoj forlasis la urbon (ĉefe por serĉi laboron en la okcidenta parto de Germanio). Nuntempe la nombro de la loĝantoj stabiliĝas.
Famuloj rilataj al Halle
- Albert Giese, arĥitekto
- Friedrich Wilhelm Gesenius, filologo
- Georg Friedrich Händel, komponisto
- Johann Friedrich Struensee, medicinisto kaj poltikisto
- Johann Gottfried Gurlitt, pedagogo
- Karl Franz Buddeus, juristo kaj politikisto
- Margot Honecker, politikistino kaj edzino de tirano
- Friedrich Hoffmann, kuracisto kaj ĥemiisto
- Karl Müffling, oficiro
- János András Segner, scienculo
Vidindaĵoj
Amaskomunikiloj
Mitteldeutsche Zeitung estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Halle (Saale) kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton, ĝis la 16-a de marto 1990 je la nomo Die Freiheit ("la libero") kiel komunisma publikaĵo kaj post ties fondo kiel distrikta organo de la ŝtata unueca partio SED.
Servoj publikaj
La Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle - germane Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg estas kune en la urboj Wittenberg kaj Halle (Saale) de la federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi estis fondita en 1817, per kunigo de la universitato Wittenberg de la 18-a de oktobro 1502 kaj la universitato Halle de la 1-a de julio 1694.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj Arkivigite je 2021-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝoj universitataj Arkivigite je 2006-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
|
|