Halina Komar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1936 |
Morto | 13-an de februaro 2023 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | pola • Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Halina KOMAR (n. en 1937, m. 13-an de februaro 2023) estis pola turisma organizantino kaj esperantistino (ekde 1981), ŝi instruis kaj disvastigis Esperanton, fondis kaj gvidis la turisman entreprenon Korlando (1989-2004) kaj centron de interkultura edukado en Nowy Sącz, iniciatis Esperanto-kunvenojn kadre de la ekonomiaj forumoj en Krynica-Zdrój kaj multkulturan vilaĝon Esperanto en la festivalo Przystanek Woodstock / Pol’and’Rock, okupiĝis pri pluraj edukaj kaj kulturaj projektoj ligitaj al Esperanto, (kun)organizis esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, kaj estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio inter 2007-2011. Ŝi estis reprezentanto en Pollando de Eŭropa Esperanto-Unio el Bruselo kaj membro de la Aŭtonoma Registaro de la Universitato de la Tria Aĝo de Nowy Sącz[1]. En 2017 Halina Komar ricevis Diplomon pri Elstara Agado de Universla Esperanto-Asocio (UEA)[2].
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (pl) Nowy Sącz: nie żyje Halina Komar. Kochała i upowszechniała język esperanto, Sądeczanin, la 15-an de februaro 2023.
- ↑ Ni funebras kaj kondolencas Halina Komar, La Ondo de Esperanto, p. 40, n-ro 1, 2023