Halimba estas mina vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 1130
- Poŝtkodo: 8452
- Telefonprefikso: 88
Geografio
Historio
Halimba estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1329. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1730 la vilaĝo refondiĝis. En 1926 oni komencis minadi baŭksiton. Dum la frua socialismo formiĝis kolonio de ministoj kaj ankaŭ administra centro. Fervojo ekfunkciis al la proksima Ajka. En la 1970-aj jaroj ĉesis la fervojo kaj la centro, sed la minado ankaŭ nun daŭriĝas, eĉ oni "minadas" ankaŭ bonkvalitan trinkakvon.
Vidindaĵoj
- klasikisma nobeldomo de 1820, nun kulturdomo
- muzeeto pri kuracteoj
Famuloj
- Dro Miklós Szalai, kiel pastro, li okupiĝis pri kuracteoj kaj spicherboj, liaj teoj nomiĝas Halimbárium.
- Tamás Szabó (ministro) naskiĝis en Halimba.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.