Hala Stulecia | |||
---|---|---|---|
Hala Stulecia we Wrocławiu | |||
| |||
plurcela halo • spektaklejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Max Berg vd | ||
Estiĝo | 1911 | ||
Malfermo | 20-a de majo 1913 | ||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Vroclavo | ||
Areo | 36.69 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 6′ 25″ N, 17° 4′ 38″ O (mapo)51.10694444444417.077222222222Koordinatoj: 51° 6′ 25″ N, 17° 4′ 38″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Vroclavo vd | ||
Retejo | http://www.halastulecia.pl/ | ||
Hala Stulecia (pole "jarcenta halo" aŭ, en tempoj de la socialisma ŝtato Pola Popola Respubliko – Hala Ludowa, "popola halo") estas historia konstruaĵo en Vroclavo, Pollando, kiu estis konstruita sub la germana nomo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo") dum la jaroj 1911 ĝis 1913 laŭ planoj de Max Berg, tiama ĉefarkitekto de la urbo.
La konstruaĵo celis memorigi pri la kontraŭnapoleonaj bataloj, cent jarojn antaŭe kaj tiele estis nomita.
Arĥitekturo
La halo estas konstruita tute el ŝtalbetona, en simetria ronda formo kiu inkluzivas kvar "foliojn". En ĝia centro estas granda ronda spaco kun 65 metroj de diametro kaj 42 metroj de alto. La kupolo, kiu altas 23 metrojn, ankaŭ estas farita el ŝtalbetono kun 4 fenestroj, kiuj staras sur kvar etaĝoj unu super la alia, en formo rememoriga pri geedziĝa kuko. Per sia interna diametro de 69 metroj la kupolo siatempe estis la plej granda kupolo en Germanio.
La halo povas akcepti ĝis 8,000 sidlokojn kaj dum ĝia konstruo estis la plej granda tiaspeca strukturo en la mondo.
La konstruaĵo estas konsiderita mejloŝtono en la fako de moderna inĝenierado kaj arkitekturo en la frua 20-a jarcento kaj pioniro en la evoluo de ŝtalbetona konstruado. Pro ĉi tiuj la konstruaĵo estis akceptita la 13-an de julio 2006 sur listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko – kun sia origina, germana nomo Jahrhunderthalle. Ene estis orgeno de Wilhelm Sauer.
Historia urbocentro de Krakovo · Salminejo Wieliczka · Koncentreja komplekso en Aŭŝvico · Historia urbocentro de Varsovio · arbaro de Białowieża (Monda natura heredaĵo) · Renesanca urbocentro de Zamość · Mezepoka urbocentro de Toruń / Thorn · Kastelo Marienburg en Malborko · Klostro kaj kalvaria monto en Kalwaria Zebrzydowska · Kirkoj de paco en Świdnica / Schweidnitz kaj Jawor / Jauer · Parko de Muskau · Jahrhunderthalle / Hala Ludowa / Hala Stulecia en Vroclavo (Wrocław / Breslau) · Lignaj kirkoj en suda Malgranda Pollando