TAVASZI Hajnal [tavasi] estas rumania hungara bibliografino, redaktorino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureș la 1-an de septembro 1956. Ŝi estas la edzino de verkisto Gábor Varga.
Kariero
Hajnal Tavaszi finis en 1994 en la fako de bibliotekisto en la Altlernejo Porinstruista Juhász Gyula de Segedo (Hungario). Ĝis 1993 ŝi estis bibliotekistino, poste presaradministrantino de revuo Kelet-Nyugat, de 1995 ĉefarkivistino de Reformita Eklezio de Királyhágómellék, de 2002 redaktorino de revuo Várad. De 2005 ŝi estas fakdirektorino de la Distrikta Biblioteko de Distrikto Bihor.
Libro
- Az igaznak emléke áldott, etmonografio pri Zsuzsanna Lorántffy, Oradea, 1996.
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.