La Hajkista Klubo estis grupo de japanaj Esperantistoj, kiu verkis kaj tradukis hajkojn. Ĝi estis fondita en 1967 kun la membroj Miyamoto Masao, Murata Keinosuke, Tanaka Sadami, TOMITA Tomu, Ueyama Masao, YAMADA Tempu kaj poste HAJASI Ken. En periodo inter 1967 kaj 1981, ili verkis ok librojn de hajkoj: du librojn de japanaj hajkoj tradukitaj esperanten, kaj ses de originaloj.

Hajkaroj de la Hajkista Klubo

Suito '67. Oosaka, 1967. (originaloj)

Etudo '68. Oosaka, 1968. (tradukoj de modernaj japanaj hajkoj)

Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originaloj)

Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originaloj)

Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originaloj)

Sonato '72. Oosaka, 1972. (originaloj)

Finalo '73. Oosaka, 1973. (originaloj)

Hajka Antologio. Kioto, 1981. (tradukitaj hajkoj el la tuta japana historio de la formo)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.