Hajgao (japana 俳画 haiga) estas japandevena formo de la poeziĝenro hajkajo, kiu kombinas pentraĵon kun hajko aŭ hajkaja prozo. Tiu praktiko herediĝis de mezepoka inkpentrado (水墨畫, suibokuga). En hajgao, la pentraĵo povas foje ilustri la poemon, aŭ prezenti ĝian scenan aŭ rakontan etendaĵon. Alifoje, la rilato inter poemo kaj pentraĵo estas pli fora, kaj la du partoj ligiĝas nur per partoprenita atmosfero.[1] Yosa Buson (1716 - 1784), unu el la plej grandaj majstroj de hajgao, kredis ke tiu pli fora ligo inter pentraĵo kaj poemo estis la idealo de hajgao.[2]
Nuntempe, kvankam tradicia hajgao daŭradas fariĝi, pluraj modernaj artistoj faras hajgaojn per kombinaĵo de hajko kun fotografaĵo aŭ komputila bildo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Simply Haiku, reteja gazeto enhavanta sekciojn de hajgaoj, kaj tradiciaj kaj modernaj. (angla)
- Haiga Online Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine, reteja gazeto tute pri hajgao. (angla)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.