Hajnano | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Mallongigo: 琼 (qióng) | |||||||||||||||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Hajnano montrata | |||||||||||||||||
Signifo de nomo | |||||||||||||||||
Administra speco | Provinco | ||||||||||||||||
Ĉefurbo | Hajkoŭo | ||||||||||||||||
Plejgranda urbo | |||||||||||||||||
Provincestro | Shen Xiaoming
(ekde 7-a de aprilo 2017) | ||||||||||||||||
Areo | km² | ||||||||||||||||
- Latitudo | |||||||||||||||||
- Longitudo | |||||||||||||||||
Loĝantaro | () | ||||||||||||||||
- Ĉirkaŭ | 8 000 000 | ||||||||||||||||
- Loĝdenso | /km² | ||||||||||||||||
Ekonomio | () | ||||||||||||||||
- MEP | |||||||||||||||||
- MEP po kapo | |||||||||||||||||
HDI | () () | ||||||||||||||||
Etnoj | |||||||||||||||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||||||||||||||
Oficiala retejo http://www.hi.gov.cn | |||||||||||||||||
Hajnano (ĉine 海南 pinjino: Hǎinán) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administra parto de la provinco Guangdongo (Kantono). La plej granda insulo Hajnano portas la saman nomon.
Ĝia ĉefurbo estas Hajkoŭo.
Loĝantaro
Tie loĝas ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj. La proporcio inter virinoj kaj viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.
Ekonomio
Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ŝokita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.
Servoj
Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo, Provinco Hajnano.
Biodiverseco
Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-unuon «Musonaj pluvarbaroj de Hajnano», kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizo Naturprotekto Internacie situas la insulon en la «hindoĉinan biodiverseco-varmpunkton».
Hajnano estas plena je sovaĝaj bestoj: ekzemplo de besto nur vivanta en la orienta parto de Hajnano kaj de la najbaraj provincoj Junano kaj Gŭangŝjio estas la arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro.
Esperantujo
Kunlaboro kun la Ĉina Radio Internacia, la Universitato de Esperanto en la insulo Hajnano kaj la teĥnologia pri-robota kunlaboro kun Ĉengduo okazis en oktobro 2015, kaj novaj kunlaborebloj malfermiĝas[1].
Eksteraj ligiloj
- http://www.hi.gov.cn Arkivigite je 2013-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://xnzsha.hainan.gov.cn Arkivigite je 2015-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20051031124200/http://www.muztagh.com/images/map/map-of-hainan-large.jpg
- http://maps.google.com/maps?q=Hainan,+China&ll=19.388886,109.786377&spn=2.475855,3.705139&t=k&hl=en
referencoj
|