Haida Gwaii | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de la insularo Haida Gwaii | |||||
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 52° 30′ N, 131° 45′ U (mapo)52.5-131.75Koordinatoj: 52° 30′ N, 131° 45′ U (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | ĉ. 200 | ||||
Ĉefa insulo | Graham Island kaj Moresby Island | ||||
Tuta areo | 10 180 km² | ||||
Loĝantoj | 4 761 (2008) | ||||
| |||||
Supermara alteco | 1 164 m [+] | ||||
Plej alta punkto | Mount Moresby [+] | ||||
Areo | 10 180 km² (1 018 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Haida Gwaii [+] | |||||
Haida Gwaii ("Insuloj de la Homoj"),[1] antaŭe Arkipelago Reĝino Karloto,[2] estas arkipelago de Brita Kolumbio, Kanado. Ili konsistas el du ĉefaj insuloj: Insulo Graham norde, kaj Insulo Moresby sude, kun proksimume 150 pli malgrandaj insuloj kun totala areo de 10,180 km². Aliaj grandaj insuloj estas Anthony, Langara, Louise, Lyell, Burnaby kaj Kunghit.
La insuloj estas separataj el la kontinenta Brita Kolumbio oriente de la Hekata Markolo. Vankuvera Insulo kuŝas sude, tra la Marbrako Reĝino Karloto, dum la Usona ŝtato de Alasko estas norde, tra la disputata Dixon Entrance.
La insuloj estas hejmo de abunda naturo, inklude la plej grandajn subspeciojn de nigra urso, kaj ankaŭ la plej malgrandajn subspeciojn (Ursus americana carlottae) kaj la subspecion de ermeno Mustela erminea haidarum. Nigravosta cervo kaj Lavurso estas enmetitaj specioj kiuj iĝis abundaj.
La 3an de junio de 2010 la Haida Gwaii Reconciliation Act oficiale renomis la insuloj kiel Haida Gwaii kiel parto de repaciĝa protokolo inter Brita Kolumbio kaj la Haidoj.[3][4]
Notoj
- ↑ bcgnis, 61561, Haida Gwaii.
- ↑ bcgnis, 38615, Queen Charlotte Islands
- ↑ BCGNISHaidaGwaii
- ↑ Legislative Assembly of British Columbia. Bill 18 — 2010: Haida Gwaii Reconciliation Act. Queen's Printer. Alirita 17-a de Marto 2011.
Eksteraj ligiloj
- Vilaĝo Queen Charlotte
- Sandspit Community Website (Moresby Island Management Committee)
- Vilaĝo Masset
- Vilaĝo Port Clements Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Council of the Haida Nation
- Haida Heritage Centre at Kaay Llnagaay
- The QCI Observer - Local Newspaper Arkivigite je 2023-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Ekoregiono NA0525 : Arkipelago Reĝino Karloto (WWF)
- angle Tutmondaj 200; numero 72 : Pacifikaj moderaj pluvarbaroj (WWF) Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine