Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Hagen en okcidenta Germanio. Krome ekzistas pliaj samnomaj loĝlokoj en Germanlingvio - pri ili vidu apartigan paĝon. |
Hagen | |||||||
| |||||||
urbego • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02331, 02334, 02337, 02304 | ||||||
Poŝtkodo | 58089–58135 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HA | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05914000 | ||||||
NUTS | DEA53 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Erik O. Schulz | ||||||
Partio de komunumestro | senpartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausstr. 11 58095 Hagen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 189783 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)51.3594444444447.475Koordinatoj: 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 106 m | ||||||
Areo | 160,35 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.hagen.de/ | ||||||
Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2022 la urbo havis 189 783 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo interalie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.
Urbopartoj
Vidindaĵoj
LWL-Freilichtmuseum Hagen – Westfälisches Landesmuseum für Handwerk und Technik [LWL-liberaera muzeo je Hagen – Vestfala Landa Muzeo por Metio kaj Teĥniko] (WFH) estas subĉiela muzeo en Hagen, en la valo de la rivereto Mäckingerbach en la sudorienta Ruhr-Regiono. Ĝin tenas la Regiona Ligo Vestfalujo-Lipo (LWL). Malsame ol la plej multaj eŭropaj liberaeraj muzeoj WFH ne sindediĉas al la prezentado de biena kaj kampara ĉiutago, sed al la historio de metio kaj teĥniko.
Servoj
La Harkort'sche Fabrik, eo: Harkort-a Fabriko estis fabriko de la feraĵofabrika familio Harkort en Hagen.
La Distanca Universitato Hagen (germane FernUniversität) estas la unua kaj nura ŝtata distanca universitato en Germanio. Ĝia ĉefsidejo estas en Hagen.
Partneraj urboj
Trafiko
Hagen per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojoj , kaj , ankaŭ per la malpli vasta federaciaj vojoj kaj , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
Eksteraj ligiloj
|