Altdifina televido (mallongigita: HD aŭ HDTV, de la angla high-definition television) signifas videon kun rastrumerodenso multe pli alta ol tradiciaj televid-sistemoj (normdifina televido, SDTV aŭ SD). Altdifina televido havas unu aŭ du milionojn rastrumerojn po kadro, kio estas proksimume kvin fojojn pli ol normdifina televido. Frua altdifina elsendado uzis analogajn metodojn, sed hodiaŭ oni elsendas ciferece la HD, uzante vide-kunpremon.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.