H. G. Wannemakers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1909 |
Morto | 12-an de septembro 1974 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • pastro • universitata instruisto |
Henriko Gerardo WANNEMAKERS (naskiĝis en Bussum apud Hilversum la 18-an de oktobro 1909 - mortis la 12-an de septembro 1974 en Nimego, Nederlando) estis pastro-esperantisto, antaŭe profesoro pri teologio en Ĝakarto, Indonezio.
Wannemakers aktivis ĉefe en IKUE; li verkis predikojn, prelegojn kaj recenzojn, redaktis katolikajn periodaĵojn. Pluraj liaj tradukoj aperis en la serio "Dokumentoj el Romo" de IKI, kunlabore kun pastro H. Roosen. Li kunaŭtoris kaj kuntradukis plurajn katolikajn librojn en Esperanto.
Verkoj
- Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj, Latine - Esperanto (1962)
- Propraj nomoj en la Nova testamento, L-Eo (1963)
- Katolika terminaro Esperanto - Latine (1963, HUBERTENO, P.)
- La ekumena koncilio kaj Esperanto: prelego je la 29-a Internacia Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj en Romo 1962
- Enkonduko en la leteroj de la sankta apostolo Paŭlo
- Tutmonda laŭdo : katolika preĝaro
Tradukoj
- Papo Paulus: Dogma konstitucio pri la eklezio (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1967)
- Papo Paulus: Paŝtista konstitucio pri la eklezio en la nuntempa mondo (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1969)
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.