Hőgyész [hOdjEs] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. La loknomo signifas ermeno-pelto en la praa hungara.
Bazaj informoj
- Areo: 37 km²
- Loĝantaro: 3000
- Poŝtkodo: 7191
- Telefonprefikso: 74
Situo
La grandvilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Siófok, laŭ fervojo Budapest-Pécs.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1277. La turkoj senhomigis la vilaĝon, kiun poste germanoj refondis. En 1722 la loko iĝis bienocentro. La katolika preĝejo en 1799, la kastelo de Apponyi-Mercy en la 18-a j.c. konstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito polaj rifuĝintoj loĝadis en la kastelo, kiu nun estas hotelo.
Vidindaĵoj
- Apud Hőgyész estas loko Csicsó [ĉiĉO], kiu estas pilgrimloko
- Kastelo de Hőgyész
- Preĝejo de Sankta Kruco (Hőgyész)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.